2008-01-22

La objektigado de la homo en anglosaksa pensmaniero

Desde la normana konkero de Anglio superas en anglosaksa pensologio la ideo ke homo povas esti ilo. La normanoj imponis al la angla socio la ideon ke iuj homoj estas agentoj kaj aliaj iloj de tiuj agentoj. Tiu paradigmo en filozofa senco – ne en ligvistika senco – bazas ĉe la “ekonomika sukceso” de anglalingvaj socioj. Kiam jenas senpovaj iloj homaj, riĉas la malilaj homoj. Estas ideo de Sparto, de Ateno, de antikva Romio …. – kaj aparte de usonaj riĉeguloj ĉiam denove.
De tiu venas la esprimo angla ‘human resources’ – homaj rimedoj. Lau PIV ‘rimedo estas “ tio, kio servas por atingi celon” – do ‘ilo’. En la okuloj de anglosaksoj mi etas homa ilo, io (ne iu!!!!) por atingi celon. Nun vi vidu kiel la lingvo influas pensformaciojn.

4 Kommentare:

Majorian hat gesagt…

Bonan Tagon...
Mi pensas ke unue la pensmaniero mem influas lingvojn... Lingvo estas ilo, io helpas nin esprimi proprajn opiniojn kaj per tio ni povas influi aliajn homojn.

Majorian.

Gledwood hat gesagt…

Kiel vi lernis la Esperanton?

Robb Kvasnak, Ed.D. hat gesagt…

Mi lernis Esperanton kiam mi loĝis en Offenbach sur Majno en Germanio. En la Frankfurter Rundschau tagĵurnalo mi legis mokan artikolon pri Esperanto. Do mi sciemis kaj mi iris al la tiea biblioteko kaj pretis lernolibron en la germana. Kvar semajnojn post mia eklernado mi akompanis mian profesoron kaj delegacion de germanoj al konferenco en Leiden, Nederlando. Mi estis la interpretisto por la germana-angla kaj la germana-franca. En la lernolibro mi estis trovinta nomojn de germanaj esperantistoj. Mi kontaktis unu el ili, Elfriede Kruse, antaŭ mia vojaĝo al Nederlando. Ŝi trovis por mi kontakton kun Beata Koopmans en Leiden. Kiam mi alvenis en Leiden mi telefonis al ŝi. Mi timis ke mi ne komprenus ŝin, sed surprize mi ĉion komprenis de ŝia parolado. Do dum tiu semajno post la konferenco mi vizitis kun Beata amikojn ŝiajn en Leiden. Tiam mi konvinkiĝis ke Esperanto vere estas la solvo por la monda lingva problemo.

Brandon - the Kiwi-American hat gesagt…

Wow, I just wish everyone could learn Esperanto. Things would be so much easier. Anyhow, at least the VisualLingua language is progressing now where not only Europeans but Asians and Arabs can communicate much easier then before. Check it out for your self. The site should be 1lingua.tk . Anyhow, later! Heck they even got a sourceforge project!