2007-07-26

Por kompreni la malprofundecon de usonanoj, legu tion!

Usono estas la lando de nur-mi-nun-eco. Por kompreni tion, se vi scipovas la usonan, legu http://realestate.msn.com/Improve/Green/Article_mw.aspx?cp-documentid=3609262&GT1=10233 de vera usona novaĵagentejo mem. Finfine la usonanoj ne konsideras la impreson, la malverdan impreson, kion ili lasos je la tero. Ili nur konsideras kiom kaj kiel ili lukros persone. Unuflanke ili konsterniĝas kiam arestito sin masturbas en karcero (vidu pli frua blogero). Aliflanke ili sin diskulpas kiam ili mem detruas la atmosferon por profiti je si memoj. Ayn-Rand-e ili preferas mortigi ĉiujn aliajn por gajni unu centon ol serĉi enkore pri kio estus pli bona por homanaro tuta. Kaj al ili vi, ne-usonanoj, volas dari kredon? Ververe, ĉu, vi volas fidi je ili? Vi emas kredi je la propagando usona? Kiel usonano mem, mi avertas vin: Repripensu!

2007-07-25

Ne nur amoro - ksenofobio usona por politikaj celoj

En alia hodiaŭa novaĵo en Miami Herald kaj en El Nuevo sentano Rubio de la ‘Republika Partio’ atakis ŝtatestron Crist (Krist) por liaj “eŭropaj” ideoj pri ekologio. Jen nova ekzemplo de usona esceptecismo – oni ilas ksenofobion por atingi politikajn celojn (nenio nova en la mondo!) Usono, diras Rubio, ne necesas eŭropan solvon por naturenergia problema – ne, ne, ne! Usono bezonas ‘libermerkatan’ solvon. Do la registaro ne devas, ne povas interveni. Oni devus lasi ĉion al la privataj korporacioj – ILI solvos la problemon. Do ĉu vere? Strange ke mi neniam vidis helpon pere de la loka elektrika (privata) monopolo Florida Power and Light (Florida Kurento kaj Lumo) por instali sunpanelojn. Ni vivas en loko kun kvazaŭ ĉiutaga sunumado fortega. Sed NENIU havas sunpanelojn por uzi la sunradiojn – NENIU! Estas eĉ najbarejoj kiu malpermesis ilin por la malbona aspekto!!! Usono estas progresema lando? Mi ne kredas!

Nazieska Coryus Veal torturas negrulon

En hodiaŭa Sun Sentinel oni raportis pri kaptito en malliberejo kiun iu prizona gardistino, nazieska Coryus Veal, metas antaŭ juĝon ĉar ŝi observes lin sin masturbando pere de sekreta spionkamero kiam li estis sola en karcero sia! Oni do klare komprenas kiel la usonanoj uzas seksumadon por kontroli aliujn. En Usono sekso, amoro, seksumado estas politikaj iloj por subpremi aliujn – ege utilaj iloj por ĉirkaŭiri homajn rajtojn. Legu antaŭajn, pli fruajn erojn de tiu ĉi blogo por kapti la amplekson kaj gradon de la sekspolicia usona. Ekzemplo de usona frenezado: se du adultoj interkonsentas kune amori en sekreta kaŝejo fore de privata bieno SUA, kie NENIU alia persono povas ilin sperti, vidi, aŭdi, eĉ flari, ili estas rompantaj aŭ transpaŝantaj la leĝon! Eĉ en privataj drinkejoj kie la drinkejestraro akceptas tiun amoradon ili estas krimuloj kontraŭ la usona ŝtato. Senviktima krimo, do! Imagu la kontraŭhumanan povon tio donas al senskrupululoj! Kiu nun povas, povus pensi pri Usono kiel homrajta lando? Mi ne! Homaj rajtoj usonaj ekzistas nur por la povhavantoj usone. Ili rajtas mensogi kaj sendi milojn da homoj al frua morto en Irako – kaj ili neniam sufras punon. Iu solsola arestito negra en karcero devas sufri por nura sinmasturbado! FI USONO! Kun Voltaire mi skribas: J’accuse!

2007-07-24

Mary Sanchez - kretenino gazetara

Mary Sanchez de la ĵurnalo Kansas City Star (Estrelo de Urbo de Kansas) opiniis ke progresemaj politikistoj en Usono perdas terenon nur ĉar ilin ne scias sloganumi kiel la destrekmuloj. La debatpunktoj de la livemuloj perdus ĉar ili estus tro ampleksaj tro kleraj kaj mondumecaj por simpla usonano. Ŭo, amiko! Tiu estas la natureco de saĝeco! La vero rare estas simpla. Vero ne agordas kun simpleco kaj kun kurtaj sloganoj! Vero kompleksas kun multara deveno.
La usonaj desktremuloj properas en tereno de motoj kaj ŝiboletoj. Tiuj estas preparitaj frazoj senmensaj. Facile pronuncitaj, tiuj formuloj kurtigas conversaciojn – mallongigas klarigojn – io kion oni nomas linguistan ekonomion. En la karaktero de homa parolo regas principo de ekonomio, t.e. uzi malpli energion por diri ion. Estas iu kodo aŭ metaforo kiu eksplikas sendetale. Do la peko de la livemuloj estas tro klarigi, tro klerigi, tro klimaksi! Se oni ne povas redukti siajn pensojn al sloganoj, oni ne povas pravi en Usono. Kia teorio plej povra por la popolo usona! Do la peko de la progresemuloj estas kredi ke la usononanoj NE estas kretenoj! Mary, akceptu mian partonpedon, sed la kretenino estas vi!

Fi, fi, fi Joy Prescott el Coral Springs!

“Mi memoras kiam la urbo estus emberasita por la konduto de gejoj en publikaj necesejoj…” skribis tiu Joy Prescott el Coral Springs! Tiun skribis urbanino de Broward? Ĉu ŝi volonte forgesas la skandalon de Cathy Willis kaj de Dan Danziger? Ĉu ŝi volonte forgesas la pekojn de pastro Kennedy kun sia sekretariino?
Mi klarigu: Fort Lauderdale en distrikto Broward estas centro de seksskandaloj. Antaŭ iuj 17 jaroj eksplodis novaĵoj pri sekso en la urbo: Iu policiano sinjoro Willis havis nimfomanian edzinon kiu ne kontentiĝis sole kun la kaco de sia edzo. Do policiano Willis vendis la amorservojn de la edzino al aliaj viroj. Sed por kontentigi sin, li sin kaŝis en la dormeja ŝranko kaj filmis la amoradojn de sia edzino. Unu de ŝiaj kliento estis certa Dan Danziger, la estro de movado por forigi fimoraleculojn de Fort Lauderdale. Kia feliĉaĵo por homofoba pastor Kennedy kiu tiatempe estris movadon por forigi gejojn de Fort Lauderdale - ĉar ĝuste tiam publikiĝis informoj pri liaj eksteredzecaj amorludoj kun sekretariino de la preĝoj kie li oficiis! Tiel la preso forgesis liajn pekojn kaj enfokusigis atenton sur Dan Danziger, kiu malaperis por vivi ie en la centro de Usono. La tiama publike pruda policiestro ankaŭ perdis sian poŝtenon, iu Nick Navarro.

2007-07-22

Eric Giunta kaj Robert Moon - du homofoboj

En hodiaŭa Sun Sentinel aperis du leteroj de leĝantoj kiuj subtenas la urbestron de Fort Lauderdale kiu estas malkaŝema homofobo, provrul-fobo, senhejmul-fobo. Tiuj du leĝantoj homofobaj – ambaŭ viroj – defendis la rimarkojn de tiu urbestro Naugle kiu diris ke gejoj serĉas sekskontaktojn en publikaj necesejoj. Nu, en aliaj landoj, kiel en Germanio, tio ne ŝajnas esti problemo ĝenerala. Plue, en Fort Lauderdale mem la policiestro diris ke en la lastaj du jaroj oni nur arestis du homojn por tiaj aktivecoj – kaj la distrikto havas pli ol milionan habitantaron kaj milionojn da turistoj. Ĉu eble la policio ne faras sian taskon? Mi dubas. Eble sinjoro Giunta kaj sinjoro Moon havas sekretajn seksfantaziojn kiel eble ankaŭ havas la urbestro, Naugle. Fakte, tiujtage la policio en alia urbo arestis kongresanon por seksumado en necesejo. Li proponis midzi policianon por pago de $20. Sed tiu aparta kongresano ankaŭ subtenis pli striktajn leĝojn kontraŭ geja seksumado en publiko – krome li estas edzo kun gefiloj li arde ‘defendas edzecon’. Nun li ricovos punon pli triktan por propraj novaj leĝoj! Klare, li havis seksumajn fantaziojn!

2007-07-16

Se vi ne estas anglo, vi ne estas usonano

Hodiaŭ vespere en la publika televizprogramo oni parolis pri la masakro de Haymarket Square en Ĉikago la 4n de majo de 1886. Poste oni mortpendumis August Spies, kiu naskiĝis en Germanio en 1855. La forsendo ne menciis nek momente la abomenon kontraŭ germanoj ĉilande – abomeno kiu daŭras hodiaŭ. Usonanoj ne amas germanojn, kvankam 35% da ili estas germandevenaj.
Fakte, se vi ne estas angladevena, vi ne estas ververa usonoano. Tio estas la ĉilando opinio. Usonanoj estus anglidoj. Malgraŭ la kontraanglaj ideoj de la revolucioj, la povhavantaj usonanoj rilatis sian povon al Anglio, Britio.
Kiel naciano kun familinomo Kvasnak mi neniam estos povhava en Usono. Mi estas duaklasa usonano.

2007-07-15

Nun vi povas akcii!

Nun estas tempo por akcio! La distrikto de Prince William County en usona ŝtato Virginio nun aprobis leĝon kiu malpermesas al fremduloj sen dokumentoj akceson al malsanulejoj, bibliotekoj, parkoj, ludejoj, eĉ lernejoj. Tio estas kontraŭ la 14a amendo de usona konstitucio. Signifikas ke malsana persono sen dokumentoj por esti en Usono eble mortus! Kiel malhumana! Iu John Stirrup fanfaronis kiom bona estas tiu leĝo. Vi povas legi pri li kaj pri la leĝo hispanlingve ĉe http://southflorida.elsentinel.com/ kaj usonlingve ĉe
http://www.sun-sentinel.com/news/nationworld/sfl-flaimmig0714nbjul14,0,1131717.story.
Poste de legi, skribu al tiuj malhumanuloj pri tiu John Stirrup: Gainesville@pwcgov.org
Vi povas skribi en Esperanto aŭ en iu-ajna lingvo. Ŝajnas ke la tie-uloj ne komprenas ke ili vivas en mondo ne nur en distrikto. Ili ne volas kompreni ke mondo ne vivas ere sed kune. Eble se ili ricevas multajn kolerajn leterojn ili ekkomprenos tio.

2007-07-11

Mi preskaŭ ne scias kie komenci hodiaŭ

La ksenofobio en Usono kreskas tiom rapide – nature kune kun la homofobio kaj la rasismo. Ŝajnas al mi ke la usonanoj estas kun la araboj, la koreanoj kaj la japanoj inter la plej memamaj kaj aliulmalamaj popoloj de la mondo. Kiam mi legas abomenemajn leterojn en The Herald de personoj kiel Devora Gil kaj Barbara Gershun (ambaŭ de Miami), personoj kiuj ŝajnas ami kaj respekti nur siajn proprajn rasojn kaj etniojn mi min demandas kial The Herald publikigas ilin – por subteni ilin aŭ por montri kiel fikoraj homoj en suda Florido povas esti.
Sed samtempe oni nun havas novaĵojn el aliaj partoj de Usono kie oni akceptas drakoneskajn leĝojn kontraŭ fremduloj. Oni ne volas ties infanojn en la lernejoj, en urbaj parkoj kaj ludejoj aŭ en la hospitaloj! Ah, jes! Mi devas mencii ke tiuj malamplenaj usonanoj sin titolas ‘kristanoj’. Eble ili ne komprenis la mesaĝon de Sodomo kaj Gemoro, kies pekoj NE estis de seksuma naturo sed male de malgastamo. La manko de amo por aliuloj faris el la koroj de la tieaj urbanoj kolonoj de salo!
Hieraŭ the Herald publikigis sensencan artikolon skribita por Jonah Goldberg. Ĉiam kiam mi perdas tempon legante la artikolojn de tiu demagogo mi ĵuras ke mi neniam plu malŝparos tempon legante liaj rubvortojn. Hieraŭ ekzemple li perdis tri kolumnojn parolante pri kial Obama ne gajnos la prezidentoficon. Fakte, li ne menciis ni unu veran kaŭzon. Li eble ne ŝatas Obama-n ĉar Obama estas demokratano kaj Goldberg estas memdeklarita ‘konservamulo’ – sed Goldberg ne skribis tion. Anstataŭe li skribis ion pri la deveno de Obama – blanka patrino, afrika patro – pri lia nomo kaj mi ne scias plu… Ĉiuj kialoj havis efikon de kovra argumento, de argumento kiu kamuflis la veran kialon: Obama estas laŭ usona ‘unu sangguto’-teorio negrulo. En usona pensmaniero iu kun unu guto da negra sango estas negrulo. Do fakte, Goldberg ludis pri la haŭtkoloro de Obama kaj pri lia ona afrika deveno. Li volis ‘flati la popolon kaj eksciti ties pasiojn anstataŭ eduki ties prudentojn’ (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970 – la difino de demagogo). Kaj The Herald publikigas tiun fiaĵon! Mi min demandas kial?

2007-07-09

Maldungis oni Bill Proenza!

Interesa estas novevento en la usona centro por prediko de uraganoj: la nova estro de tiu agentejo publike admonis la nuntempan registraron por sub-subteni finance la agentejon. Aparte temis pri vetersatelito kiu maljunas kaj ĉiam pli malfunkcias. Do la kapacitoj por antaŭdiri la padon de onta uragano etiĝas continuade. Kvankam tratas de nacia sekureco, la registaro usona maldungis lin. Oni klarigis al la publiko ke li ne havis estrajn kvalitojn. KAJ LA UNSONANOJ MANĜIS TION!!!!! Do li pravis sed li eraris ĉar li publike avertis pri la danĝeron, ne diskrete kiel fairs liaj antaŭuloj sinefike.
Usonanoj ne ŝatas malagrablaĵojn. Ili preferas prisilentigi ilin. Ili preferas enmeti la kapon en la sablon strutmaniere. Oni preferas trankvilon al demandoj. Tiel estas en Irako. Tiel estas kun la temo de povreco usona. Tiel estas kun malamo usona. Tiel estas kun racismo. Tiel estas kun la saneco. Kun korupteco. Oni ŝajnigas publikan blindecon.
Kaj tio estas ĉiutaga karakterero usona. Evitu la malplezurigan! Evitu konfliktojn! Se ekas konfliktoj, ataku la mesaĝiston kaj malatentu la substancon.
Kiu intentas trati kun usonanoj sciu tion! Oni ridetas fronte alfronte. Dorse turnite, oni ponardas! Estas perfidema kulturo kun bazo en viktoriana Anglio. Ŝajnŝajnemluoj traktas spuertrafi aliajn ŝajnŝajnemluojn.

2007-07-08

Do je la bazo de usona revolucio estis deziro de akirado de mono – ne simple altaj filozofaj idealoj de libereco per se kiel oni instruas nin en la lernejo. Jes, oni volis liberecon sed ne abstrakte. Oni volis esti libera por gajni monon. Tiel do strange aspektis la leĝoj de la novnaskita nacio kontraŭ hejma distilado de ŭiskio. Usonaj soldatoj sub komando el Ŭaŝingtono, la ĉefurbo, eĉ murdis kelkajn montaranojn por la privata farado de brando siahejme. Ja oni povus pensi ke la riĉuloj uzis unu mezurstangon por siaj komercadoj kaj alian por tiuj de la pokposedantoj. Esti povra en Usono eĉ nuntempe valoras kiel esti pigra aŭ stulta - aŭ ambaŭ samtempe. Malriĉuloj ĉilande sin sentas sen respekto ja sen honoro en sia propra hejmlando. Tiel ili ofte kondutas kolere kaj agresive. Ili estas la malgranduloj, la etuloj, la nevidatuloj en nia socio. Por sin vidigi ili skuas flagojn usonajn kaj trumpetas sian naciismon publike kaj kun ega vervo.

2007-07-07


Kia nacio estas Usono? Kiuj estas la unsonanoj? Kiaj estas la usonanoj?

Usono estas nacio kiu naskiĝis en la jaro 1776. La riĉaj anglaj terposedantoj instigis al revolucio kontraŭ brita reĝo Georgo III kiu demandis ĉiam pli altajn impoŝtojn, aparte por varoj enŝipigintaj de Anglio, la ununura lando el kiu oni rajtis ricevi varojn laŭ brita leĝo. Kelkaj usonaj (“kolonistaj”) aristokratoj kiel Georgo Ŭaŝingtono malŝatis tiujn leĝojn ĉar ili impoŝtigis varojn el Eŭropo. La finfina leĝo kio komencigis la usonan revolucion kontraŭ Britio estis demando de impoŝto por teo. Tiatempe oni ne havis kafon por komenci la labortagon. La plej komuna vekiga drogo tiame estis teo. Usonanoj kredas ke efektiva atingo estas pruvo de bona civitaneco kaj uzas vekigajn drogajn tiel kafeino por atingi tiun sukceson. Impoŝtoj kontraŭ la teo estis damnoj kontraŭ produktiveco. La brita trono malhelpis anglajn kolonistojn en sia denaska rajto je produktado de varoj kaj riĉaĵoj.

2007-07-06

Usona esceptecismo

En la eldono de 4a de julio, sinjoro Pitts skribis ke al li plaĉas la nocio de ‘usona esceptecismo’ ĉar ĝi volas esprimi la ‘grandecon’ de Usono. Por li, Usono estas la plej granda nacio de la mondo. Klare li voleme forgesas la malrespekton de homaraj rajtoj kaj la ĉie-senteblan malamon kontraŭ mainoritatoj enlande. Surprizas aparte ĉar Leonard Pitts estas negrulo kaj ofte skribas pri la maljustaĵojn ke li kaj liaj samaspektuloj sufras en la ĉiutaga vivo en Usono. Nuntempe eĉ la Superega Kortumo juĝis ke haŭtfarbo ne povas esti uzata kiel bazo por sekurigi ke klasoj en lernejoj restu diversaj. Do oni devas esti ‘farbblinda’, laŭ ili, kaj se estas 100% da blankhaŭtuoj en unu lernejo kaj 100% da negrahaŭtuloj en alia, ‘okejas’!
Ah, mia karaj samlandanoj! Jes, vi estas esceptaj – escepte blindaj pri la mondo.

2007-07-02

Miami Herald en la korlando usona

Ĉu sudorienta Florido nun apartenas al la ‘korlando’ de Usono?
En Usono, oni nomas la agrikultureskajn ŝtatojn la ‘korlando’. Tratas de ŝtatoj en la mezo de Usono, ne ĉe la marbordoj. En tiuj ŝtatoj la civitanoj estas plimulte protestantoj, konservemuloj, blankuloj. Ili reprezentas siakrede la pra-Usonon, la Usonon de la 19ª jarcento antaŭ la industria ‘revolucio’. Do ili sin kredas la ‘veraj’ usonanoj.
En la hodiaŭa, ĉimatena Miami Herald oni povis legi titolpaĝan artikolon kiu transportis la leganton al korlando: Kun grandega buntbildo la Miami Herald informis pri protestanta biblioinstruado en rulŝuejoj!!!! La mondproblemoj ‘loĝantaris’ en la internegaj paĝoj inter anoncoj pri promocioj de subvestoj kaj domvendadoj.
La problemoj de Hamaso kaj Israelí, la usona invado de Irako, la problemoj en Afganistano kaj Pakistano, la eventoj del mondo tutkorte interesas malpli ol iuj religifanatikoj protestantaj. Ah, la korlando! La valoroj de vera Usono! La ververaj valoroj de Miami Herald!