2007-07-06

Usona esceptecismo

En la eldono de 4a de julio, sinjoro Pitts skribis ke al li plaĉas la nocio de ‘usona esceptecismo’ ĉar ĝi volas esprimi la ‘grandecon’ de Usono. Por li, Usono estas la plej granda nacio de la mondo. Klare li voleme forgesas la malrespekton de homaraj rajtoj kaj la ĉie-senteblan malamon kontraŭ mainoritatoj enlande. Surprizas aparte ĉar Leonard Pitts estas negrulo kaj ofte skribas pri la maljustaĵojn ke li kaj liaj samaspektuloj sufras en la ĉiutaga vivo en Usono. Nuntempe eĉ la Superega Kortumo juĝis ke haŭtfarbo ne povas esti uzata kiel bazo por sekurigi ke klasoj en lernejoj restu diversaj. Do oni devas esti ‘farbblinda’, laŭ ili, kaj se estas 100% da blankhaŭtuoj en unu lernejo kaj 100% da negrahaŭtuloj en alia, ‘okejas’!
Ah, mia karaj samlandanoj! Jes, vi estas esceptaj – escepte blindaj pri la mondo.

Keine Kommentare: