2007-07-22

Eric Giunta kaj Robert Moon - du homofoboj

En hodiaŭa Sun Sentinel aperis du leteroj de leĝantoj kiuj subtenas la urbestron de Fort Lauderdale kiu estas malkaŝema homofobo, provrul-fobo, senhejmul-fobo. Tiuj du leĝantoj homofobaj – ambaŭ viroj – defendis la rimarkojn de tiu urbestro Naugle kiu diris ke gejoj serĉas sekskontaktojn en publikaj necesejoj. Nu, en aliaj landoj, kiel en Germanio, tio ne ŝajnas esti problemo ĝenerala. Plue, en Fort Lauderdale mem la policiestro diris ke en la lastaj du jaroj oni nur arestis du homojn por tiaj aktivecoj – kaj la distrikto havas pli ol milionan habitantaron kaj milionojn da turistoj. Ĉu eble la policio ne faras sian taskon? Mi dubas. Eble sinjoro Giunta kaj sinjoro Moon havas sekretajn seksfantaziojn kiel eble ankaŭ havas la urbestro, Naugle. Fakte, tiujtage la policio en alia urbo arestis kongresanon por seksumado en necesejo. Li proponis midzi policianon por pago de $20. Sed tiu aparta kongresano ankaŭ subtenis pli striktajn leĝojn kontraŭ geja seksumado en publiko – krome li estas edzo kun gefiloj li arde ‘defendas edzecon’. Nun li ricovos punon pli triktan por propraj novaj leĝoj! Klare, li havis seksumajn fantaziojn!

1 Kommentar:

Nenge hat gesagt…

Nu! Mi ne antaue sciis ke estas tiom da bigoteco en Ft. Lauderdale.