2007-07-15

Nun vi povas akcii!

Nun estas tempo por akcio! La distrikto de Prince William County en usona ŝtato Virginio nun aprobis leĝon kiu malpermesas al fremduloj sen dokumentoj akceson al malsanulejoj, bibliotekoj, parkoj, ludejoj, eĉ lernejoj. Tio estas kontraŭ la 14a amendo de usona konstitucio. Signifikas ke malsana persono sen dokumentoj por esti en Usono eble mortus! Kiel malhumana! Iu John Stirrup fanfaronis kiom bona estas tiu leĝo. Vi povas legi pri li kaj pri la leĝo hispanlingve ĉe http://southflorida.elsentinel.com/ kaj usonlingve ĉe
http://www.sun-sentinel.com/news/nationworld/sfl-flaimmig0714nbjul14,0,1131717.story.
Poste de legi, skribu al tiuj malhumanuloj pri tiu John Stirrup: Gainesville@pwcgov.org
Vi povas skribi en Esperanto aŭ en iu-ajna lingvo. Ŝajnas ke la tie-uloj ne komprenas ke ili vivas en mondo ne nur en distrikto. Ili ne volas kompreni ke mondo ne vivas ere sed kune. Eble se ili ricevas multajn kolerajn leterojn ili ekkomprenos tio.

Keine Kommentare: