2007-07-11

Mi preskaŭ ne scias kie komenci hodiaŭ

La ksenofobio en Usono kreskas tiom rapide – nature kune kun la homofobio kaj la rasismo. Ŝajnas al mi ke la usonanoj estas kun la araboj, la koreanoj kaj la japanoj inter la plej memamaj kaj aliulmalamaj popoloj de la mondo. Kiam mi legas abomenemajn leterojn en The Herald de personoj kiel Devora Gil kaj Barbara Gershun (ambaŭ de Miami), personoj kiuj ŝajnas ami kaj respekti nur siajn proprajn rasojn kaj etniojn mi min demandas kial The Herald publikigas ilin – por subteni ilin aŭ por montri kiel fikoraj homoj en suda Florido povas esti.
Sed samtempe oni nun havas novaĵojn el aliaj partoj de Usono kie oni akceptas drakoneskajn leĝojn kontraŭ fremduloj. Oni ne volas ties infanojn en la lernejoj, en urbaj parkoj kaj ludejoj aŭ en la hospitaloj! Ah, jes! Mi devas mencii ke tiuj malamplenaj usonanoj sin titolas ‘kristanoj’. Eble ili ne komprenis la mesaĝon de Sodomo kaj Gemoro, kies pekoj NE estis de seksuma naturo sed male de malgastamo. La manko de amo por aliuloj faris el la koroj de la tieaj urbanoj kolonoj de salo!
Hieraŭ the Herald publikigis sensencan artikolon skribita por Jonah Goldberg. Ĉiam kiam mi perdas tempon legante la artikolojn de tiu demagogo mi ĵuras ke mi neniam plu malŝparos tempon legante liaj rubvortojn. Hieraŭ ekzemple li perdis tri kolumnojn parolante pri kial Obama ne gajnos la prezidentoficon. Fakte, li ne menciis ni unu veran kaŭzon. Li eble ne ŝatas Obama-n ĉar Obama estas demokratano kaj Goldberg estas memdeklarita ‘konservamulo’ – sed Goldberg ne skribis tion. Anstataŭe li skribis ion pri la deveno de Obama – blanka patrino, afrika patro – pri lia nomo kaj mi ne scias plu… Ĉiuj kialoj havis efikon de kovra argumento, de argumento kiu kamuflis la veran kialon: Obama estas laŭ usona ‘unu sangguto’-teorio negrulo. En usona pensmaniero iu kun unu guto da negra sango estas negrulo. Do fakte, Goldberg ludis pri la haŭtkoloro de Obama kaj pri lia ona afrika deveno. Li volis ‘flati la popolon kaj eksciti ties pasiojn anstataŭ eduki ties prudentojn’ (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970 – la difino de demagogo). Kaj The Herald publikigas tiun fiaĵon! Mi min demandas kial?

Keine Kommentare: