2007-07-25

Ne nur amoro - ksenofobio usona por politikaj celoj

En alia hodiaŭa novaĵo en Miami Herald kaj en El Nuevo sentano Rubio de la ‘Republika Partio’ atakis ŝtatestron Crist (Krist) por liaj “eŭropaj” ideoj pri ekologio. Jen nova ekzemplo de usona esceptecismo – oni ilas ksenofobion por atingi politikajn celojn (nenio nova en la mondo!) Usono, diras Rubio, ne necesas eŭropan solvon por naturenergia problema – ne, ne, ne! Usono bezonas ‘libermerkatan’ solvon. Do la registaro ne devas, ne povas interveni. Oni devus lasi ĉion al la privataj korporacioj – ILI solvos la problemon. Do ĉu vere? Strange ke mi neniam vidis helpon pere de la loka elektrika (privata) monopolo Florida Power and Light (Florida Kurento kaj Lumo) por instali sunpanelojn. Ni vivas en loko kun kvazaŭ ĉiutaga sunumado fortega. Sed NENIU havas sunpanelojn por uzi la sunradiojn – NENIU! Estas eĉ najbarejoj kiu malpermesis ilin por la malbona aspekto!!! Usono estas progresema lando? Mi ne kredas!

Keine Kommentare: