2007-07-24

Fi, fi, fi Joy Prescott el Coral Springs!

“Mi memoras kiam la urbo estus emberasita por la konduto de gejoj en publikaj necesejoj…” skribis tiu Joy Prescott el Coral Springs! Tiun skribis urbanino de Broward? Ĉu ŝi volonte forgesas la skandalon de Cathy Willis kaj de Dan Danziger? Ĉu ŝi volonte forgesas la pekojn de pastro Kennedy kun sia sekretariino?
Mi klarigu: Fort Lauderdale en distrikto Broward estas centro de seksskandaloj. Antaŭ iuj 17 jaroj eksplodis novaĵoj pri sekso en la urbo: Iu policiano sinjoro Willis havis nimfomanian edzinon kiu ne kontentiĝis sole kun la kaco de sia edzo. Do policiano Willis vendis la amorservojn de la edzino al aliaj viroj. Sed por kontentigi sin, li sin kaŝis en la dormeja ŝranko kaj filmis la amoradojn de sia edzino. Unu de ŝiaj kliento estis certa Dan Danziger, la estro de movado por forigi fimoraleculojn de Fort Lauderdale. Kia feliĉaĵo por homofoba pastor Kennedy kiu tiatempe estris movadon por forigi gejojn de Fort Lauderdale - ĉar ĝuste tiam publikiĝis informoj pri liaj eksteredzecaj amorludoj kun sekretariino de la preĝoj kie li oficiis! Tiel la preso forgesis liajn pekojn kaj enfokusigis atenton sur Dan Danziger, kiu malaperis por vivi ie en la centro de Usono. La tiama publike pruda policiestro ankaŭ perdis sian poŝtenon, iu Nick Navarro.

Keine Kommentare: