2007-07-08

Do je la bazo de usona revolucio estis deziro de akirado de mono – ne simple altaj filozofaj idealoj de libereco per se kiel oni instruas nin en la lernejo. Jes, oni volis liberecon sed ne abstrakte. Oni volis esti libera por gajni monon. Tiel do strange aspektis la leĝoj de la novnaskita nacio kontraŭ hejma distilado de ŭiskio. Usonaj soldatoj sub komando el Ŭaŝingtono, la ĉefurbo, eĉ murdis kelkajn montaranojn por la privata farado de brando siahejme. Ja oni povus pensi ke la riĉuloj uzis unu mezurstangon por siaj komercadoj kaj alian por tiuj de la pokposedantoj. Esti povra en Usono eĉ nuntempe valoras kiel esti pigra aŭ stulta - aŭ ambaŭ samtempe. Malriĉuloj ĉilande sin sentas sen respekto ja sen honoro en sia propra hejmlando. Tiel ili ofte kondutas kolere kaj agresive. Ili estas la malgranduloj, la etuloj, la nevidatuloj en nia socio. Por sin vidigi ili skuas flagojn usonajn kaj trumpetas sian naciismon publike kaj kun ega vervo.

Keine Kommentare: