2010-06-21

anglalingvanoj atakas min

Ekde certa tempo mi havas filmeton en Youtube pri la avantaĝoj de Esperanto super la angla koncerne la facilecon de lerneblo. Multaj anglalingvanoj atakas min. Ili opinias ke kvankam la angla havas multajn regulojn kaj malregulajn formojn ĝi estas ĉarma lingvo kun grandega, ja giganta, vortprovizo. Ili kredas ke Esperanto estas malriĉa lingvo kiu nur sufiĉas por primitiva komuniko. Ho vej, ke ili malpravas! Ŝajne ili ne konas nian lingvon.
Ekde aprilo ĉijara mia vivkunulo el Brazilo lernas Esperanton, tiel ke Esperanto fariĝis nia hejmlingvo. Mi parolas ĝin ĉiutage kaj nun mi konstatis ke Esperanto estas la plej riĉa el la 10 lingvoj kiujn mi parolas. Esperanto estas tiom nuancita ke mi povas esprimi signifojn en ĝi kiuj ne ekzistas en la angla (nek en la usona). Ekzemple, mi estas budhano – ne budhisto! Mi estas ano de samgo budha kaj mi ne ismas pri tio. Mi povas esti brazileska aŭ eĉ esperanteska kaj ĉiu parolanto de la internacia lingvo komprenos min sen diri al mi ke mi ne rajtas uzi tiujn formojn. Esperanto estas etendebla, elasta, duktila kaj aliformebla. La normeco de la lingvo donas al ni la ilaron por esprimi pli precize ĉion kion ni volas diri. Ni ne devas atenti naciajn normojn idiotismajnneklarigeblajn. Se mi volas umi, mi umeblas sen preskribaj problemoj.
Mi ĝuas la ludemon de mia vivkunulo dum lia akirado de Esperanto. Li ŝatas krei novajn vortojn libere kaj sen diktatora naciismo. Ĝuste nun li lernis la esprimon “giganta pugo” kaj li formas ĉiajn diversaĵojn je tiu modelo. Li ridegigas min kiam senatende li diras ion kiel “pugega furzado” aŭ eĉ “furzema pugo”. Li malkovris la regulecon de Esperanto kiu donas al ĝi la eblon esprimi sin sen atenti iajn esceptojn kiel oni nacilingve admonas: “jes, gramatike korekta estas sed ni ne diras tion”!
Amata Esperanto! Doktoro Zamenhof estis geniulo kiu donis al la homaro ion multvaloran. Neniu alia planlingvo superas ĝin! Neniu nacilingvo superas ĝin!

2 Kommentare:

Brian Barker hat gesagt…

Eble estontaj mond-lingvoj perfektos. Sed mi dubas tion Robb

Sen iu ajn dubo Esperanto bonege funkcias en la moderna mondo !!!

Tim Gunter hat gesagt…

Esperanto estas tre bona lingvo.