2007-10-21

La 'angla' lingvo

La usona estas lingvo - mi ne scipovas la anglan.
La britanoj ofte mokas nin en Usono ĉar ni ne parolas korekte - laŭ iliaj ideoj. Sed ĉar ni vivas en alia ĉirkaŭaĵo ol ili ni uzas la lingvon adaptitan al niaj bezonoj, ne al iliaj. Ĝuste tiuj kun diversaj ĝermanaj lingvoj kiel gepatra lingvo havas egajn problemojn uzi la anglan kaj la usonan ĉar ili modelas sian parolon kaj skribon laŭ siaj gepatraj lingvoj. Mi havas du gepatrajn lingvojn - la usonan kaj la germanan. Mi ne nur instruas la usonan ĉe universitata nivelo ĉitie sed ankaŭ la ielon instrui la usonan al ontaj lernejaj instruistoj. La usona (kaj ankaŭ la angla) malfacilas pro la uzmaniero (ekz. do-fronting) kaj korekta pronuncado (ŝoviĝo de tona akcento en vortfamilio kun sekva malfortigo de vokalsonoj kaj 'ŝva-igo')kune kun intonacio (saltu-supren-paŝu-malsupren).
Se vi guglas 'World Englishes' vi trovos informojn en diversaj angladevenaj lingvoj. Ĉe la Universitato de Florido oni havas apartan kurson kun tiu titolo. En mia kurso ĉe la Florida Atlantika Universitato ni havas kurseron pri tiu temo. Mi ne ĉiam komprenis la anglojn, la aŭstralanojn aŭ aliajn kiuj scipovas 'la' anglan. Ĉar ne ekzistas akademio de la angla, ne ekzistas unu sola modelo. Ni havas niajn proprajn vortarojn kaj sintakson, ortografion, kaj uzmanierojn en la usona. Ekzemple, en la vortaro kanada la vorto 'edziĝo' nun havas difinon: "unuigo leĝa de du personoj" - en la usona: "unuiĝo leĝa de viro kun virino". La malsamaj leĝsistemoj kaŭzas malsamajn difinojn de vortoj.