2007-06-26

La Miami Herald kaj El Nuevo ne komprenas

La ‘geheraldoj’ (usonlingva kaj novmond-hispanlingva) estas ververe, vortvorte gaz-et-oj, t.e. malgrandaj gazoj kiuj pretendas kovri vundon de malscio. Fakte ili ne malfluigas la kuron de sango – ili instigas ĝin!
Dum la lastaj semajnoj ili raportis pri la situacio de afrikdevenaj popoloj en Latinameriko, do la landoj sudaj de Usono. Oni tute forgesis la latinan Amerikon en Kebeko kaj Luisiano. Tant pis, mon vieux! Interesas nur sensacia raporteskado por ellogi dolarojn el scivolemaj monujoj. La tuta raportaro okazis ekde usonaj okuloj.
Mi ne volas diri ke ne ekzistas rasismo en latinlingvaj langoj. Male! Sed por kompreni tiun rasismon necesas pli neŭtrala trakto. Ekzemple, en la serilasta reportero Leonard Pitts, afrikdevena usonano, vizitas Brazilon. Li apte rimarkas ke Brazilo ankoraŭ sufras la malhelpon de rasismo. Sed li ne komprenas la malsamecon de brazila kaj usona afrikofobioj. En Brazilo neniam ekzistis Ku-Kluks-Klano. Tie oni ne linĉis geulojn por haŭtkoloro aŭ etnia deveno. Neniam oni batalis kontraŭ la klerigo de negruloj, enmigrintoj, indiĝenuloj aŭ aliaj malplimultanoj. La brazila pensmaniero ekde de ĉiam baziĝadis sur hierarkia strukturo de katolika eklezio. Nuntempe perdas la katolika eklezio povon kaj influon nepre ĉar ĝi estas malfleksebla. Brazila socio, male je usona-angla socio, dependas de familiaj ligoj, sangaj ligoj ne de ekonomiaj pensmanieroj.
Kvazaŭ duono da brazilanoj havas miksan sangon. Kompreneble tiu cifro daŭre opiĝas ĉar ‘amo estas blinda’ apartege en latinaj landoj. Tiakulture ampasio kaj amoremo superas klare je ‘rasaj limoj’. Oni povas antaŭdiri ke onte Brazilo havos loĝantaron ĉiam pli plu- kaj mikskoloran. Iam ajn Brazilo eble havos apartan rason brazilan. Jam ekzistas tiel nomataj ‘brazilaj okuloj’!
Morgaŭ mi komentos pri la ‘faveloj’, brazilaj kvartalaĉoj kaj kiel la usonanoj ne komprenas ilin.

Keine Kommentare: