2007-06-30

Mister Lindeman de Miami

En la hieraŭa Herald (la eldono de 29a de junio de 2007) iu Mister Lindeman en Miami skribis ke oni devus deporti ĉiujn enmigrantojn sen dokumentoj. Li devas esti feliĉega ke la movado Know-Nothings ne forsendis liajn svedajn praulojn kiam ili alvenis sen dokumentoj. Mi ververe satas je tiuj racistoj kaj sinamantoj kiuj volas dikti al mondo kiel vivi! Tiu ‘kara’ Mister Lindeman verŝajne ne ŝatus pagi pli por tomatoj kaj salatlaktukoj rikoltataj per usonanoj kiuj postulus pli altan salajron aŭ kiuj rektrekte rifuzus tiun laboron je kiuajn salajro. Ah, Mister Lindeman! Vi estas miopulo!!!!
La Know-nothings (Nenionsciuloj) estis anglosaksondevena bandaĉo kiu formiĝis dum 19a jarcento. Ili atakis enmigrantojn el ĉiuj landoj krom Anglio. Ili abomenis katolikulojn, afrikdevenulojn, fakte ĉiujn krom angloj. Ah, kara Mister LIndeman, mi supozas ke vi ne perdis longan tempon legante usonan historion! Do, ĉitiam estus bona momento por komenci lerni pri via propra lando!

Keine Kommentare: