2007-08-15

Mia novo blogero

Mi ne skribis ekde longa tempo ĉar mi estis kaj estas ocupada kun mia disertacio aŭ por tiuj kiuj ne konas la usonan universitatan sistemon, kun la raporto pri mia scienca esplorlaboro. Mi devas respondi al komitato de kvar profesoroj kiuj kritikos mian laboron. Memkompreneble mi nokte ŝvitas dumdorme pro tio.
Krome, mi ekpensis metodon por apliki la ĉapelitajn literojn (kiuj ne estas eroj de litoj malgraŭ la ebleco de kunmetita vorto). Antaŭe me enkopiigis liston da tiuj Esperantaj literoj en la pagoj kaj uzante ilin mi kopiis. La problemo estas ke kostis multan tempon kaj krome ke ĉiam kiam mi volis uzi ilin, aperis spaco neutila inter ili kaj la resto de la vorto – do mi peridis tempon. Finfine mi malkovris ke me povas uzi literon ‘x’ apud ili kaj ĉe la fino de mi skribado mi uzos ‘trovu kaj anstataŭigu ĉiujn’.
Mi devas raporti al vi ke me kontatiĝis kun alia gejo kiu interesiĝas pri la havaja lingvo. La maleco kun mi: li flue parolas la havajan! Mi volas lerni de li. Kaj li klarigis al mi KIAL la havaja kulturo plaĉas al mi tiome: la havajanoj kredis pri la konekto de la inteco kun la anteco kaj la onteco – same kiel mi. Mi malsamas je la usonanoj ĉar mi ĉiam pensas pri miaj antaŭuloj. Kia malŝarĝigo por mia menso! Mi finfine komprenas kial mi tiom emas je la havaja spirito.

Keine Kommentare: