2007-09-02

Usono malamas fremdulojn

Bedaŭrinde Usono akceptas maltoleremajn fremdulabomenigajn paroladojn. Tiaj abomenaĉoj estus leĝe prohibitaj en Germanio. Sed en Usono oni akceptas ksenofobion kiel io tolerebla! Hodiaŭ en Herald de Miami iu aĉa George Will predikis kontraŭ Eŭropo. Vi devus scii ke la usonanoj ŝatas denunci Eŭropon kiel iu aroganta memaman kontinenton kiu ege pekis kaj kiu nun volas prediki justecon al Usono kiu estas – memkompreneble – multe pli justecama kaj pli bona ol Eŭropo. Mi hontas pri tiuj usonanaĉoj kaj hontas esti usonano en ilia kompanio. Aliaj estas malferme racismaj kiel Jonathan Goldberg, judo kiu abomenas la negrulojn ĉilande. Kaj la ĵurnaloj kiel la Herald-aĉo publikigas iliajn skribaĵacjojn!
La usonamaj poloj devus scii ke tiuj ĵurnalistoj multe primokas Pollandon kaj la polan popolon. La poloj subtenas plenkore Bush-an registaron kiu maldegnas ilin.

1 Kommentar:

Nenge hat gesagt…

Mi ankaŭ hontas pri la konduto de aliaj usonanoj. Ni usonanoj devas memori ke duono de la voĉdonantoj nepre kontraŭis Bush. Nun, eĉ pli kontraŭas lin. Ĉiutage, pli kaj pli usonanoj malfermas siaj okulojn, plejparte pro diskutoj kiel la jena.

Bonvolu ne ĉagreniĝi pri tiaj usonanaĉoj. Ĉiu nacio enhavas siajn civitanaĉojn kiel la bigotuloj George Will kaj Jonathan Goldberg. Laŭ mia opinio tiaj usonanoj emas mallaŭdi eŭropanojn pro envio.
Eŭropanoj nepre montras pli altajn principojn relate al la homaro. Pro tio, kelkaj usonanoj, tiuj “usonaĉoj” fariĝas ruĝkoloraj en siaj vizaĝoj pro enviado! Certe, oni devas ilin kompati.