2007-09-12

Lando historimanka, identecmanka

Kiam mi instruis en publikaj lernejoj ĉitie en Usono surprizis min la malscio de la usonaj lernantoj pri sia propra lando. Oni kredu ke la ĉieestaj usonaj flagoj kaj la ĉiutaga recitado de Promeso de Sindono (Mi promesas sindonon al la flago de Usono kaj al la lando kiun ĝi reprezentas. Unu nacio sub dio nedividebla kun justeco kaj libereco por ĉio) indikus grandan scion pri la nacio. Vi devas scii ke en Usono on vidas la usonan flagon en ĉiaj partoj: vestaĵoj, fenestroj, aŭtoj, en ĉiu publika ĉambro. La televizaj reklamoj estas en la naciaj koloroj. Estas la plej naciistia lando, kion iam ajn mi vizitis, kaj mi vizitis 48 landojn. Sed la usonanoj ne scias ion ajn pri sia patrio! 20% de la universitataj studentoj povas trovi sian landon en monda mapo sen nomoj! De 103 studentoj en mia 9a nivela klaso neniu povis diri la jarcento en kio la unuaj angloj alvenis al Usono. Ili ne scias kie ili estas aŭ de kie ili venas. Kiam mi petas miajn studentojn priskribi la vorton ‘libereco’ la usonanoj diras ‘flago’, ‘nacio’, ‘Usono’, ‘Statuo de libereco’ – se ili estas blankaj! Se ili estas afrikdevenaj: libereco de sklaveco, egaleco, eduko. Do por blankaj usononanoj libereco estas naciismo. Nenio alia grupo asocias liberecon kun naciismo.
La usonanoj ne scias de kie venas, de kie venas, pri la lokoj kie ili loĝas, kiel funkcias sia lingvo. Ili nur volas trudi al aliuj sian vivmanieron. Ili kredas ka ilia vivmaniero estus pli pura, pli justa de io de ke aliaj. Ili eĉ ne komprenas la argon de sia starpunkto, tiom naivaij estas ili.

Keine Kommentare: