2007-09-03

Usona imperio?

Imperio usona
Hodiaŭ, la 3an de septembro, publika (ni diru registara) televid-sendoprogramo prezentis Usonon kiel imperion – tio estas imperio monda de paco, bonvivo, mondamo. La usona armeo estus garantiulo de harmonio monda. Oni montris usonajn soldatojn en uniformo kamufla kun akcento nazsonora de Ohio patrolantajn vilaĝojn en Malio, la Filipinoj kaj Ĝorĝio. Ĉiam oni vidis usonan soldaron kun maŝinpafilo direktita kontraŭ la neusonanoj dum aliaj usonaj soldatoj zorgis pri la sano kaj bonstaro de la tieuloj. La mesaĝo estis timo – timego ke aliuloj povus neakcepti usonecon. La Pax Americana, la paco usona, restas sur kadukaj subteniloj.
Sed plej grava penso estas tio: se Usono estas imperio, kiu estas la imperiestro? Kaj kio estas imperiestro? Ĉu oni atingis la epokon de Cesaro? Ĉu la usona ŝtatestro estas imperiestro? Kion signifikas tio? Ĉu la presidento de Usono estus iu demidieskulo aŭ eĉ dieskulo plena en mondo nia?

Keine Kommentare: