2007-09-13

La maljusteco de la angla/usona lingvoj

Hodaiŭ mi ŝatus skribi pri la maljusteco de la usona/angla lingvoj.
Ĉar mi parolas la usonan denaske, mi povas akcepti poŝtenojn kiuj estas fermaj al ĉiuj kiuj ne parolas aŭ la anglan aŭ la usonan denaske. En multaj partoj de la mondo oni serĉas instruistojn de unu de tiuj du lingvoj sub la kondiĉo ke estu denaska parolanto. Do por mi la mondo estas malferma labormerkato. Mi povus trovi laboron en Azio, Afriko, Eŭropo, kaj en la landoj de la Amerikoj kie ne poroliĝas la usona/angla. Krome, eĉ en Usono, mi havas grandajn ŝancojn, ĉar la loĝantaro ne usonparolanta ĉiam kreskas pli kaj pli.
Krome, kiam nedenaskaj parolantoj de la usona/angla uzas unu de tiuj lingvo, ili ofte ŝajnas esti malinteligentaj aŭ malĝentilaj. Aparte germanoj, nederlandanoj, skandinavoj havas tre malagrablajn manierojn de uzi la usonan/anglan tiel ke ili ŝajnas esti krudaj, arogaj kaj mallertaj. Parolantaj de latindevenaj lingvoj ŝajnas esti naivaj kaj afektaj, sin firma ideo de tio kion ili volas diri. Mi povus daŭrigi pri la impresoj kiojn nedenaskaj parolantoj faris uzante la anglan/usonan sed estus kvazaŭ ripetado post ripetado. Tio venas el la apartaj pragmatiko kaj diskurso de tiuj du lingvoj. Ankaŭ la aparta intonacio de tiuj du lingvo defias novlenantojn, tiel ke oni perseptas ilin kiel malcertuloj aŭ eĉ friponoj.
Pri la interna klaseco de la angla/usona:
Ĝis la konkero de Anglio fare de la Normanoj ĉe la Batalo de Hastings en 1066 sub Vilhelmo la loĝantoj de Anglio parolis aŭ la anglosaksonan aŭ la malnovan skandinavan aŭ miksan formon de tiuj du. Tiuj lingvoj, samkiel la moderna islanda, estis fakte tre demokrataj lingvoj ĉar ilia vortprovizo estis hejmdevena. Por krei novajn vortojn oni uzis sistemon similan al tio de Esperanto. Oni ne bezonis studi la latinan aŭ la malnovgrekan aŭ la francan por diveni la signifon de novaj vortoj. Pere de prefiksoj, sufiksoj kaj kunmetitaj vortoj aŭ pere de pli, ni diru, poetika pliĝenraligo de difino de vorto oni ne bezonis neologismojn. La enhavo de ĉiu teksto estis je la kompreno de ĉiu parolanto de la lingvo. La konkerintaj Normanoj parolis la francan kiel nova elito, nova reĝanta klaso. Por sukcesi en la socio oni devis lerni la francan aŭ regi ĝin ekde la nasko. Iĝinte la nova reĝantoj rimarkis ke ili superis al la pleboj kaj proletoj pere de sia lingvo. Tiam venis en la jaroj 1340 la Senkompata Rikoltisto, la pesto, al Anglio. Nun la plebanoj malaperis. La nobluloj ne plu havis laboristojn. Ili mem nur trinkis vinon en siaj kasteloj kaj ne sciis labori – nek bredi brutojn, nek konstrui vagonon aŭ barelon, nek purigi planĉon. Por laborigi la kamparanojn, nun pokaj, ili devis lerni la anglosaksonan, sed ili neniam plene regis ĝin. Samtempe ili konsciiĝis ke lingvo estas povo. Lingvo kun tre kompleksa vortprovizoro por akademiaj aĵoj servis kiel blokado al la atingado de scio por povruloj. Do la angla, aparte la angla, kompleksigis la vortprovizoron mantenante la klasan sistemon. En pli (sed ne tute) egalecema Usono la vortprovizoro regresas al antika sistemo de prefiksoj, sufiksoj, kunmetitaj vortoj kaj popolismoj por evolui. Klaskonsciaj britoj ofte plendas pri la usonanoj ke ili ‘inventas’ vortojn por anstataŭi anglajn vortojn kiu “jam ekzistas”. Memkompreneble tiu malegaliga kompleksaĵo ege plaĉas al la akademielitoj en Eŭropo, Afriko kaj Azio., Uzante la anglan (kaj foje la usonan) kiel akademia lingvo ili povis sin apartigi de la ‘pokscia plebo’. Ili povas lingve elstari kiel veraj doktuloj kiuj scipovas sekretan kodon, la anglan. Kaj en anglalingvaj kaj usonlingvaj landoj la ‘veraj kleruloj’ havas grandegan vortprovizoron dum la nekleruloj murmuras kaj grumblas basnivele. En Usono aĉeteblas multaj libroj kaj kursoj kiuj proklamas ke riĉa vortprovizoro estas ŝlosilo al sukceso. La ekzamenoj por akceptado en usonaj universitatoj estas 50% ekzamenoj pri vortprovizoro – ne pri veraj scioj. Kaj la plebanoj akceptas tion sindemande, sinribele.
Do, tial mi favoras Esperanton. Ĝi estas aliro al vera mondo de scio kaj scienco, ne la aparta kodo lingva de speciala etnio (la usona).

2 Kommentare:

Unknown hat gesagt…

Ŝajnas, ke vi ne scias, ke la angla estas jam mortinta
lingvo. La nekrologo aperis en "The Washington Post" dimanĉon,
la 19-an de septembro, 2010. La nekrologo komenciĝas jene:

"The English language, which arose from humble Anglo-Saxon roots to become the lingua franca of 600 million people worldwide and the dominant lexicon of international discourse, is dead. It succumbed last month at the age of 1,617 after a long illness."

Jen la ligo al la plena teksto de la nekrologo:

http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/content/article/2010/09/13/AR2010091304476.html

Afable,
Mike Jones
www.public-domain-materials.com
4.sep.2013
Fort Worth, Texas MERKO

Unknown hat gesagt…

Ŝajnas, ke vi ne scias, ke la angla estas jam mortinta
lingvo. La nekrologo aperis en "The Washington Post" dimanĉon,
la 19-an de septembro, 2010. La nekrologo komenciĝas jene:

"The English language, which arose from humble Anglo-Saxon roots to become the lingua franca of 600 million people worldwide and the dominant lexicon of international discourse, is dead. It succumbed last month at the age of 1,617 after a long illness."

Jen la ligo al la plena teksto de la nekrologo:

http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/content/article/2010/09/13/AR2010091304476.html

Afable,
Mike Jones
www.public-domain-materials.com
4.sep.2013
Fort Worth, Texas MERKO