2007-09-03

Usona obstineco

Hodiaŭ mi volas skribi pri samseksemo en Usono. Estas tre grava temo ĉar ĝi direktas kvazaŭ ĉion en Usono. Ĝi definas la ideon de vireco kaj kiel viroj en Usono sin komportas. Definas kion ili timas, kion ili evitas, kion ili faras por antaŭenigi sin kaj antaŭeniĝi (mi danzas al Esperanto ke mi povas fari tiun diferencon kiu apenaŭ eblas en multaj etnikaj lingvoj).
En Usono en la unuaj jaroj de la lernejo la knaboj interluktas. La instruistoj ŝajnigas ne vidi tion. “Kanboj estas knaboj” (boys will be boys) estas proverbeska pensparadigmo usona. Do la knaboj establas ‘bekpikantan hierarkion’ en kio la plej mola knabo estas ĉe la plej malalta fundo. Kio okazas kun la knaboj ende tiu? Unue, la hierarkio neniam restas stabila. Ĉiam ĉiu tratas supreniĝi. EĈ la lastulo ne volas resti tie kie li estas. La pozicio de la suprulo adas en dubo. Lia defendo dependas de lia vireco aŭ ŝajna vireco, lia refuzo akcepti ŝanĝon, lia firma konstanteco eĉ kiam li ne plu pravas. Estas anglosaksona concepto nomata ‘stalwartness’ en la angla kiu ne tenas egalan tradukon en Esperanto. En Esperanto tio estus ‘obstineco’ kiu venas de latina obstinare, esperante: insisti pri aŭ *Ĉestari (kio ne ekzistas en Esperanto). Eble oni povus traduki pere de staradi. En la angla ne estas malvirta eco kiel en aliaj kulturoj. Sed la angla kulturo faras de multaj malpozitivaj ecoj pozitivajn. Tiel la angla kulturo sukcesas en monda merkato. En anglosaksona socio vi povas superi malgraŭ via maljusta pozicio se vi restas ‘stalŭarta’ do obstina, en la defendo de via (malprava) pozicio ĝis kiam aliuj akceptas la maljustan posición kiel pravan. Tiel agas Bush, tiel agis Blair. Oni imponas sian vidpunkton ne pere de eŭropa argumentado aŭ pere de África eksplikado aŭ azia komparado sed pere de simpla obstina, stalŭarta neĉesado. Oni rifuzas kompreni la ideojn de la alia flanco ĉiam kaj ĉiam ade kaj senhalte. Iam ajn la alia flanco cedas pro nura-pura laco. Tiel la anglosaksuloj regas la mondon, ende Anglio kaj Usono ĝis la angla malplimulto de Sudafriko kaj la senhontaj aŭstralianoj. Ili ne cedas – ili fakte ne akceptis la verecon. Ili obstinadas. Ili simple daŭras-daŭras kaj neniam cedas. Ili inventas novajn argumentojn, ne interesas ĉu vere aŭ ne.
Iu kiu pensas ne havas lokon en Usono. Superulo estas tiu kiu povas obstini prave-neprave. Estas socio de muskoloj ne de cerbo. Bush gajnis super Gore ĉar li pozicionigis Gore kiel pensanto. Vera usanano ne pensas. Vera usonano agas! Kaj tiu usonano nur demandas poste.

Keine Kommentare: