2010-07-14

Neologismoj en Esperanto 1

Neologismoj en Esperanto
Kiam mi eklernis Esperanton mankis multaj vortoj kiuj ekzistas hodiaŭ. La tuta vortprovizoro de la mondo de komputiloj mankis. La radiko “gej-“ ne estis en la lingvo.
Kial la lukto inter tiuj kiuj enkondukas neologismojn kaj tiuj kiuj volas manteni nur la Krestomation?
Unue, Esperanto nun estas “natura” lingvo. Kiel la germana, la hebrea, la novnorvega (nynorsk) kaj la indoneza, Esperanto komencis sian vivon kiel artefarita lingvo. Sed post tiu naskiĝo, Esperanto, kiel la antaŭnomitaj lingvoj, estas parolata per multaj homoj dum siaj ĉiutagaj vivoj. Ili ĉiuj havas bezonojn por esprimi aĵojn, kiuj ne estis antaŭviditaj aŭ antaŭvidataj aŭ eĉ antaŭvidotaj en la esperanta pratempo. Nia kara, amegata d-ro Zamenhof vivis en Eŭropo dum certa epoko. Li ne havis komputilon, ne havis ipodon, ne havis poŝtelefonon. Ne ekzistis aidoso nek kosmoŝipoj. La natursciencoj, la homaraj sciencoj, la religioj senĉese progresas kaj malkovras novajn konceptojn. En mia fako, dualingvo-akirado, ni inventas novajn vortojn en ĉiuj naciaj lingvoj ĉar ni malkovras ĉiam-ĉiame novajn ideojn.
En mia vortaro la angla-usona esprimo « simulcast » esperantiĝas : « elsendi samtempe per televido kaj radio ». Ĉu oni ne povas trovi pli simplan tradukon en la Internacia Lingvo, eble pere de akronimo, kiel “toroelsendi”? “Elsendtelradii” aŭ io simila taŭgus kiel “teleradieelsendi”, “simultanelsendi” aŭ eĉ “ĉielelsendi”. Se ni volas ke Esperanto uziĝu per la tuta homaro, ni devas oferti al tiu homaro glatan, facilelparoleblan lingvon.
En lingvistiko ni havas la koncepton de “(lingva) ekonomio”, t.e. “la uzo de plej malgranda tempo (aŭ kolpodo) por esprimi la plej grandan signifon”. Tiu deziro ŝpari tempon por sin esprimi plej rapide estas homa bazbezono. Pensu pri du konstruaĵo je du vidalvidaj anguloj de herbejo. Estas trotuaroj en kvadrato kun kvar anguloj. La plej multaj homoj iras dekstren kaj poste maldekstran por atingi la alian konstruaĵon. Sed unu tagon, iu ulo aŭ ulino ne havas tempon por piediri tiom kaj li aŭ ŝi simple iras rekte de unu konstruaĵo al la alia trapasante rektlinie sur la herbaron. Iu alia ulo aŭ ulino vidas tion kaj samfaras. Iom post iom padeto aperas rektlinie de unu konstruaĵo al la alia en la herbo. Grundo aperas kie la herbo estis surpaŝita. Ĉiam pli da homoj iras rekte de unu konstruaĵo al la alia kaj la padeto fariĝas pado kaj fine padego. La urbestro decidas pavimi la padegon kaj oficialigi ĝin. La mallongiga vojo ne plu estas eksterleĝa, nun ĝi estas urba vojo kun nomo. Tiel slango ŝanĝiĝas de eksterleĝa lingvo formo al akceptita formo ĉar granda nombro de uzantoj decidas uzi ĝin.
En la 19ª jarcento, la vorto “okej” estas malŝatata slango. Nuntempe ĝi akceptiĝas en kvazaŭ ĉiuj lingvoj. Ni devas moderniĝi kun la tempo. Tio ne signifas krei novan radikon por ĉiu ideo. Kiel mi antaŭe indikis, ni havas radikojn por krei novajn vortojn por esprimi novajn konceptojn. Sed ne ĉiam. Kiel oni proponas diri “majosa” usante radikojn? La junularo decidis uzi akrominom esperantan. Ĉu tiu estas neologismo?
Mia vortaro donas al mi la radikon “skafandr-“ por la angla “scuba” – maltrafa esprimo, ĉar skafandro estas plonĝvesto uzata dum la naskiĝepoko de Esperanto. Oni ne plu vestas sin tiel. La plonĝistoj de hodiaŭ havas du plonĝrezervujojn de oksigeno sur la dorso sed plonĝas en nura naĝkostumo. La angla-usona akrinimo signifas “sendependa subakva respiraparato aŭ en tiu lingvo “Self-Contained Underwater Breathing Apparatus”. Imagu ke oni devus diri tion ĉion parlante pri plonĝado!!! Mi volas sendependa-subakva-respirapate naĝi kun vi! Ĉu ni ne povas trovi kortformon de tiu? Eble “reservujplonĝi” aŭ “aparatplonĝi” aŭ eĉ “sosoroaplonĝi”! Ni devas serioze pensi pri tio ĉar la inventaĵoj ne ĉesos veni en niajn vivojn. Unuflanke ni ne volas ŝarĝi Esperanton kun elita vortprovizoro aŭ radikaro kiel en la angla kiu rezervas la korektan uzon de la lingvo al tiuj kiuj sufiĉe monriĉas por ellerni ĝin. Aliflanke ni volas lingvon efikan en kiu ni ĉiuj povas esprimi sin libere kaj tutsignife.
Mi proponas moderan vojon. Ni enkonduku esprimojn kaj poste zamenhofe uzas ilin laŭ bezono. Eble ni devas konsulti la ĉinan, la indonezan, la japanan, la zuluan, la kisvahilan por eklerni kiel esperantigi esprimon. Iam la tro preciza traduko pekas kontraŭ la leĝo de lingva ekonomio. Ke ni akceptu svagajn tradukojn kiel “krokodili”! Ke Esperanto havu sian propran kulturon! Siajn idiomatismojn! Estas natureco de ĉiu homa lingvo!

Keine Kommentare: