2010-07-14

Neologismoj en Esperanto 2

Neologismoj en Esperanto
Multaj esperantuloj plendas pri la kreskanta numero de neologismoj en Esperanto. Ili pledas por kristomatia lingvo kiu nur konservus la radikojn zamenhofajn. Bedaŭrinde tio ne eblas simple ĉar la vivo ne restas en zamenhofa epoko. Ne nur novaj inventaĵoj aperas – ankaŭ novaj konceptoj kaj novaj bezonoj. Ĝis nun mi ne legis iun plendon pri la esprimo “elŝuti” dum ofte mi legas plendojn pri vortoj kiel “olda”, “mojosa” kaj “frida”. Sed eĉ kun tiuj novradikoj Esperanto ne eĉ malproksime havas tiom da radikoj kiel la angla aŭ la latinidaj lingvoj. Krome, la plej multaj el la neologismoj ne estas uzataj tiome. Ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, slango kaj neologismoj aperos. Homoj serĉos vojon esprimi sin pri aferoj kiujn ili havas en siaj naciaj lingvoj. Kiel diri “gemütlich” aŭ “aloha” en Esperanto? Samkiel naciaj lingvoj, oni fojfoje citos fremdan vorton en eseo aŭ en konversacio. Kial? Simple ĉar vortoj ne ekzistas en vakuo sed en retoj. La vorto “gemütlich” ekzemple havus en Esperanto aron da signifoj: hejmeca, familiara, agrabla, komforta, malrapida, pacanima, gajhumora, amikema, ktp. Kiam germanlingvano uzas la vorton, tiu homo interplektas la signifojn kaj lasas al la leganto(j) aŭ aŭskultanto(j) la liberecon elekti la signifon plej sensoplena sed samtempe la parolanto aŭ skribanto celas ĉiujn signifojn iomete. La sama valoras por la vorto “aloha” en la havaja lingvo. “Aloha” estas saluto ĉe la alveno samkiel ĉe la aŭdiaŭo. Ĝi ankaŭ signifas amon, amikecon, gastamon, agrablon, apartan spiriton tipe havajan, ktp. Se esperantulo vojaĝas al Havajo oni salutos la vojaĝanton per la vorto “aloha” kaj oni gastigos lin “alohe” do en la spirito de havaja socio. Eble oni nur uzus tiujn vortojn kiam oni parolas aŭ skribas pri la respektivaj socioj, do ili ne estas veraj neologismoj ĉar ili “vivas” nur en markita medio.
La aliaj neologismoj ekestis ĉar homoj ŝatas tion kion oni lingvistike nomas “ekomonion” en la parolo (vidu la unuan eseon pri neologismoj), do pli mallonga formo. Do “frida” estas pli mallonga ol “malvarma”. En literaturo kaj eĉ en ĉiutaga konversacio lingvouzantoj ofte preferos la pli kurtan formon – krome havi ĝin permesas al la uzanto eviti ripeton de sama vorto, kiel mi ĵus nun faris.

1 Kommentar:

Unknown hat gesagt…

Iu cxi tie estas la kristana Comgregação en Brazilo?
Se jes, venu al mia blogo:
http://ccb-esperanto.blogspot.com.br