Ekde certa tempo mi havas filmeton en Youtube pri la avantaĝoj de Esperanto super la angla koncerne la facilecon de lerneblo. Multaj anglalingvanoj atakas min. Ili opinias ke kvankam la angla havas multajn regulojn kaj malregulajn formojn ĝi estas ĉarma lingvo kun grandega, ja giganta, vortprovizo. Ili kredas ke Esperanto estas malriĉa lingvo kiu nur sufiĉas por primitiva komuniko. Ho vej, ke ili malpravas! Ŝajne ili ne konas nian lingvon.
Ekde aprilo ĉijara mia vivkunulo el Brazilo lernas Esperanton, tiel ke Esperanto fariĝis nia hejmlingvo. Mi parolas ĝin ĉiutage kaj nun mi konstatis ke Esperanto estas la plej riĉa el la 10 lingvoj kiujn mi parolas. Esperanto estas tiom nuancita ke mi povas esprimi signifojn en ĝi kiuj ne ekzistas en la angla (nek en la usona). Ekzemple, mi estas budhano – ne budhisto! Mi estas ano de samgo budha kaj mi ne ismas pri tio. Mi povas esti brazileska aŭ eĉ esperanteska kaj ĉiu parolanto de la internacia lingvo komprenos min sen diri al mi ke mi ne rajtas uzi tiujn formojn. Esperanto estas etendebla, elasta, duktila kaj aliformebla. La normeco de la lingvo donas al ni la ilaron por esprimi pli precize ĉion kion ni volas diri. Ni ne devas atenti naciajn normojn idiotismajnneklarigeblajn. Se mi volas umi, mi umeblas sen preskribaj problemoj.
Mi ĝuas la ludemon de mia vivkunulo dum lia akirado de Esperanto. Li ŝatas krei novajn vortojn libere kaj sen diktatora naciismo. Ĝuste nun li lernis la esprimon “giganta pugo” kaj li formas ĉiajn diversaĵojn je tiu modelo. Li ridegigas min kiam senatende li diras ion kiel “pugega furzado” aŭ eĉ “furzema pugo”. Li malkovris la regulecon de Esperanto kiu donas al ĝi la eblon esprimi sin sen atenti iajn esceptojn kiel oni nacilingve admonas: “jes, gramatike korekta estas sed ni ne diras tion”!
Amata Esperanto! Doktoro Zamenhof estis geniulo kiu donis al la homaro ion multvaloran. Neniu alia planlingvo superas ĝin! Neniu nacilingvo superas ĝin!
2010-06-21
2009-11-01
Usona esceptismo
La usonanoj sin vidas kiel maleŭropanoj, aŭ pli precize malbritanoj. En la fondaĵo de usona vivfilozofio estas la ideo ke la unuopulo rajtas kvazaŭ ĉion fari por sukcesi finance. En la riĉeco la usonano vidas feliĉon. Do usonanoj estas liberaj en siaj ekonomiaj agoj. Ĉar tamen aliaj sferoj de la homa agado eble distrus la unuopulon de la celo gajni monon, la usona socio malpermesas multajn aĵojn kiuj estas permesataj en aliaj landoj. Do la konsumo de alkoholaĵoj estas hontendaĵo. Oni kvazaŭ eĉ ne povas ŝerci pri sia propra konsumo kaj certe ne povas adresi ĝin serioze. Ankaŭ seksumado kuŝas sub tabuego. Eĉ en societoj kie oni atendus vidi pli malrestriktigajn vidpunktojn, la akcepto de iu kiu malferme parolas pri sia seksumado malestas. Mi loĝis dum preskaŭ dek jaroj en komunumo de 16 samseksemuloj en terenokojno ĉirkaŭita por muro. Unu nokton, kiam ni drinkis vinon kune iu proponis krei ejon apud la naĝejo en kio la komunumanoj povus laŭplace fari ĉion kion ili ŝatus fari kun iu ajn. Do, sekvonttage ni ĉiuj konstruis malgrandan terenon kion ni nomis la ludejon. Ofte mi pensis pri tio, ĉar konstrui subĉielan ejon por amorumi estas iomete stranga ideo, sed kiel mi poste lernis, plaĉis al multaj viroj. Estis fantazio. Interesis min la fakto ke neniam neniu konfesis uzi tiun ejon por sia plezuro. Mi foje demandis ulojn tie pri la ludejo, sed ili ĉiam nur ridetis kaj pretendis ne scii ion pri la fakta uzado de la ejo.
Pri la drinkado, notiĝas ke la uloj tie uzas la vorton "koktelo" por paroli pri siaj vinfestoj je al fino de ke ili kvazaŭ ĉiam ebriiĝas.
Pri la drinkado, notiĝas ke la uloj tie uzas la vorton "koktelo" por paroli pri siaj vinfestoj je al fino de ke ili kvazaŭ ĉiam ebriiĝas.
2009-10-31
2009-07-12
Komento al la komento de Majorian
Amiko! Vi komentis pri mia blogo kaj nun mi reas la komplezon por vi! Mi tre ŝatis vian komenton en mia Esperanto blogo. Memkompreneble interplektas lingvo kun kulturo. Sed la anglalingvanoj emus imponi la anglan kiel mondolingvo. Ili ne parolas pri la fakto ke ankaŭ la anglan kulturon ili emus eksporti al ĉiuj aliaj. Mi estas denaska germanparolanto kiu naskiĝis en angle parolanta lando (do, mi koncedas ke oni ĉitie parolas la usonan kaj ne ververe la anglan) sed Usono estas lando kun forta anglosaksona kulturo. Ofte mi indignas pro tio ĉar oni uzas tion en nia lando por bloki programojn de publika sano kaj publika eduko. Oni citas la memsendependeco de la anglaj fondintoj de Usono. Oni diras ke vera usonano devus eltiri siajn pensojn el la angla filozofio de la 18ª jarcento. Nu, evidente oni ne diras direkte la “filozofio de la 18ª jarcento” ĉr nur pokaj usonanoj scias Iun pri tio – oni ne instruas filozofion en niaj lernejoj. Sed ili celas tion!!
Mi ŝatus daŭrigi tiun dialogon kun vi.
Mi ŝatus daŭrigi tiun dialogon kun vi.
2008-01-22
La objektigado de la homo en anglosaksa pensmaniero
Desde la normana konkero de Anglio superas en anglosaksa pensologio la ideo ke homo povas esti ilo. La normanoj imponis al la angla socio la ideon ke iuj homoj estas agentoj kaj aliaj iloj de tiuj agentoj. Tiu paradigmo en filozofa senco – ne en ligvistika senco – bazas ĉe la “ekonomika sukceso” de anglalingvaj socioj. Kiam jenas senpovaj iloj homaj, riĉas la malilaj homoj. Estas ideo de Sparto, de Ateno, de antikva Romio …. – kaj aparte de usonaj riĉeguloj ĉiam denove.
De tiu venas la esprimo angla ‘human resources’ – homaj rimedoj. Lau PIV ‘rimedo estas “ tio, kio servas por atingi celon” – do ‘ilo’. En la okuloj de anglosaksoj mi etas homa ilo, io (ne iu!!!!) por atingi celon. Nun vi vidu kiel la lingvo influas pensformaciojn.
De tiu venas la esprimo angla ‘human resources’ – homaj rimedoj. Lau PIV ‘rimedo estas “ tio, kio servas por atingi celon” – do ‘ilo’. En la okuloj de anglosaksoj mi etas homa ilo, io (ne iu!!!!) por atingi celon. Nun vi vidu kiel la lingvo influas pensformaciojn.
2008-01-20
La fanfaronado kun la angla
Ĉar la usona (kio devenas el la angla) estas unu el miaj gepatraj lingvoj mi trovas la fanfaronadon kun anglaj vortoj en aliaj lingvoj iomete ridiga. Ofte la parolanto kiu volas fanfaroni siajn konojn de la angla misprononcas la anglan vorton ĉar antaŭ kaj malantaŭ ĝi estas lailingvaj vortoj. Se la parolanto sukcese prononcas la anglan vorton anglamanere, tiu vorto ŝajnas esti mislokigita. Krome ofte la signifo ne paralelas la signifikon en la angla – aŭ prenis specialan signifikon de iu angla dialekto (aŭ regiona aŭ faka), tiel ke la ĝenerala signifiko mankas. Por mi estas ofte malfacile kompreni kion la parolanto volas diri. Klare ĉiu havas la rajton parolli kiel li aŭ ŝi emas. Nur por mi kiel gepatra parolanto estas stranga.
2007-11-17
Mi verkas denove
Mi ofte ne skribis en tiu-ĉi blogo ĉar mi havis malfacilaĵojn kun la supersignoj – sed finfine mi trovis sistemon pli facilan – mi uzas la alt-butonon kaj numeran kodon! Tiel mi povas skribi rapide kaj sen reiri al tabelo.
Mi tradulos la usonlingvan blogeron bladaŭ – mi verkis tion dum momento de kolero kontraŭ la kulturo de malamo kion la usona registaro nuntempe flegas en Usono.
Mi tradulos la usonlingvan blogeron bladaŭ – mi verkis tion dum momento de kolero kontraŭ la kulturo de malamo kion la usona registaro nuntempe flegas en Usono.
Abonnieren
Posts (Atom)