2007-09-15

La usona mensogo

La plej granda problemo de Usono troviĝas en la fakto ke la usonanoj serĉas kvadratan cirklon. Mi klarigu: unuflanke ili volas esti uniĝintaj, aliflanke ili estas tre egoismaj. La unuan flankon oni vidas en ilia fervorega amo de la flago usona kaj al ĉiuj aĵoj naciismaj. En ilia “Ĵuro al la flago” ili diras: “Mi ĵuras lojalecon al la flago de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko kaj al la lando kion ĝi reprezentas – unu nacio sub dio kun libereco kaj justeco por ĉiuj”. Ili ŝatas komenci publikajn eventojn kun tiu ĵuro kaj la infanoj de la lernejoj bezonas komenci la tagon pere de ĝia deklamado.
La Problema: la ĵuro kaj la flago (kiu reprezentas unuecon) estas mensogo. Tion oni povas konstati ĉiutage en la usonaj tagĵurnaloj. Hodiaŭ ekzemple la Sun Sentinel de Fort Lauderdale raportis pri la kondiĉo de domasekuro en Usono. Kelkiuj volas nacian asekuron ĉar en ŝtato kiel Florido la popolaro estas tro malgranda por asekuri la domposedantojn de la ŝtato. Do reprezentantoj publikaj proponis nacian asekuron por domoj. Tuj venis akra rifuzo de multaj usonanoj aliparte. Ili diris ke se oni elektas vivi en danĝera regiono kiel la Florido oni devas ‘pagi la prezon’ kaj ne kredi ke la aliaj usonanoj subtenos tiun ‘vivstilon’ (la vorto kion ili uzis). Nu, mi memorigos vin, tiu estas la insulto kion ili ankaŭ uzas por bastoni gejojn – ĝi estas malbona, ni povus diri ‘malusona’ vivstilo! Ĉiu respondecas por sia propia ‘vivstilo’. Sekve, se vi ne havas ‘vivstilon’ sankciatan per aliuj, vi ne vere apartenas al la ‘bona socio usona’. Florido devus esti ŝtato nur por riĉuloj kiuj povas rekonstrui siajn domojn post uragano. Ne kontu kun la helpo de aliaj usonanoj se vi volas flegi tian vivstilon de loĝi en Florido! Ne ŝajnas esti tre ‘unuiĝinta’ en miaj okuloj!
Tiel la simboloj de nacia unueco estas mensogoj.

3 Kommentare:

Dr hat gesagt…

Depois de ler os artigos em esperanto desse blog, eu aprendi muito esperanto. Também descobri como os Estados Unidos é um império sem escrúspulos, e que tenta destruir o mais fraco. Muito bom esse blog em esperanto. Obrigado! Dankon!

Nenge hat gesagt…

La daura tronaciismo de mia lando estas gheno kaj al mi kaj al chrirkau duono de siaj civitanoj.

Mi memorigu la vortojn de Albert Einstein: " "Patro-landismo" sinonimas al "naciismo". "Naciismo" estas malsano."

Robb Kvasnak, Ed.D. hat gesagt…

Marko prave aldonis ideon - Dankon!