2007-07-16

Se vi ne estas anglo, vi ne estas usonano

Hodiaŭ vespere en la publika televizprogramo oni parolis pri la masakro de Haymarket Square en Ĉikago la 4n de majo de 1886. Poste oni mortpendumis August Spies, kiu naskiĝis en Germanio en 1855. La forsendo ne menciis nek momente la abomenon kontraŭ germanoj ĉilande – abomeno kiu daŭras hodiaŭ. Usonanoj ne amas germanojn, kvankam 35% da ili estas germandevenaj.
Fakte, se vi ne estas angladevena, vi ne estas ververa usonoano. Tio estas la ĉilando opinio. Usonanoj estus anglidoj. Malgraŭ la kontraanglaj ideoj de la revolucioj, la povhavantaj usonanoj rilatis sian povon al Anglio, Britio.
Kiel naciano kun familinomo Kvasnak mi neniam estos povhava en Usono. Mi estas duaklasa usonano.

3 Kommentare:

Santi! hat gesagt…

duaklasa usonano? =)
oni povas pensi ke tiaj ideoj pri originoj ne devas ekzisti en la 21-a jarcento. sed ili ekzistas cxie.
mi sxatis vian blogon!
mia adreso estas http://wanchanken.wordpress.com/

Unknown hat gesagt…

Jes bedauxrinde tiaj ideoj pri "bonaj" aux "duaklasaj" civitanoj ekzitas cxiulande... Ecx en la mia, Francio, kiu sin ofte konsideras kiel la "patrujo de la homaj rajtoj"... ni devus unue balai antaux nia pordo, prefere ol akuzi la aliaj, ke ilia domo estas malpura...
Kaj jes, gratulojn por via blogo ege interesa !
Marc

Robb Kvasnak, Ed.D. hat gesagt…

Mi konas Francion kaj amas tiun landon egege. Salutojn!